Esperanto(i)
6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin, mi miris per granda miro.
7 Kaj la angxelo diris al mi:Kial vi miris? mi diros al vi la misteron de la virino, kaj de la besto, kiu portas sxin kaj kiu havas la sep kapojn kaj la dek kornojn.
8 La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la logxantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke gxi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos.