Romans 16:1-4

Esperanto(i) 1 Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea; 2 por ke vi akceptu sxin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu sxin, en cxiuj aferoj, pri kiuj sxi bezonos vin; cxar sxi ankaux estis helpantino de multaj, kaj de mi mem. 3 Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo, 4 kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj;