Esperanto(i)
8 Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
9 CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.
10 Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;
11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
12 kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.