Song of Songs 1

Esperanto(i) 1 Alta kanto de Salomono. 2 Ho, li kisu min per kisoj de sia busxo! CXar via amo estas pli bona, ol vino. 3 Ho, kiel bonodoras viaj aromajxoj! Via nomo similas al elversxita oleo; Tial la frauxlinoj amas vin. 4 Altiru min; ni postkuros vin. La regxo envenigu min en siajn cxambrojn; Ho, ni gxojos kaj gajigxos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin. 5 Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono. 6 Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraux mi; Ili faris min gardistino de la vinbergxardenoj; Mian propran vinbergxardenon mi ne gardis. 7 Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi pasxtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino CXe la brutaroj de viaj kamaradoj? 8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj. 9 Al la cxevalino en la cxaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino. 10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la lacxoj de perloj. 11 Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun argxentaj enkrustajxoj. 12 Dum la regxo sidas cxe la festotablo, Mia nardo bonodoras. 13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato. 14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinbergxardenoj de En-Gedi. 15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel cxe kolomboj. 16 Ho, vi estas bela, mia amato, kaj cxarma; Nia lito estas kiel fresxaj herboj; 17 La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj cxevronoj estas abiaj.