2 Kings 2:1 Cross References - Esperanto

1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon, Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.

Genesis 5:24

24 Kaj HXanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis.

Joshua 4:19

19 Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jerihxo.

Joshua 5:9

9 Kaj la Eternulo diris al Josuo:Hodiaux Mi derulis de vi la hontindajxon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal gxis hodiaux.

1 Kings 18:12

12 Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco.

1 Kings 19:4

4 Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.

1 Kings 19:11

11 Kaj Li diris:Eliru kaj starigxu sur la monto antaux la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento dissxiras montojn kaj disrompas rokojn antaux la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.

1 Kings 19:16-21

16 kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi. 17 Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa. 18 Mi restigos el Izrael sep mil, cxiujn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal kaj kies busxo ne kisis lin. 19 Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon. 20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi? 21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

2 Kings 2:11

11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la cxielon.

2 Kings 4:38

38 Elisxa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaux li. Kaj li diris al sia junulo:Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.

Job 38:1

1 La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

Luke 9:51

51 Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,

Acts 1:9

9 Kaj tion dirinte, li suprenlevigxis, ankoraux dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.

Hebrews 11:5

5 Per la fido HXanohx estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al Dio;

Revelation 11:12

12 Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.