Acts 2:36 Cross References - Esperanto

36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

Psalms 2:1-8

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon? 2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante: 3 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn! 4 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin. 5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: 6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto. 7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis. 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.

Jeremiah 2:4

4 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj cxiuj familioj de la domo de Izrael.

Jeremiah 9:26

26 Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.

Jeremiah 31:31

31 Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:

Jeremiah 33:14

14 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda.

Ezekiel 34:30

30 Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 39:25-29

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo. 26 Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos; 27 kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaux la okuloj de la multaj popoloj. 28 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie. 29 Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Zechariah 13:1

1 En tiu tempo malfermigxos por la domo de David kaj por la logxantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.

Matthew 28:18-20

18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero. 19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20 instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.

Luke 2:11

11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

John 3:35-36

35 La Patro amas la Filon, kaj donis cxion en lian manon. 36 Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas.

John 5:22-29

22 CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo, 23 por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis. 24 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon. 25 Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos. 26 CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon; 27 kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo. 28 Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon, 29 kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.

Acts 2:22-23

22 Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23 lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;

Acts 4:11-12

11 Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. 12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Acts 5:30-31

30 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo. 31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.

Acts 10:36-42

36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de cxiuj); 37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano- 38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li. 39 Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo. 40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, 41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj. 42 Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la jugxisto de la vivantoj kaj de la mortintoj.

Romans 9:3-6

3 CXar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laux la karno; 4 kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la legxdono kaj la Diservo kaj la promesoj; 5 kies estas la patroj, kaj el kiuj laux la karno estas Kristo, kiu estas super cxiuj, Dio benata eterne. Amen. 6 Sed la afero ne estas, kvazaux la vorto de Dio estus neniigxinta. CXar ne cxiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;

Romans 14:8-12

8 CXar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, aux mortas, al la Sinjoro ni apartenas. 9 CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. 10 Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio. 11 CXar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaux Mi klinigxos cxiu genuo, Kaj cxiu lango gloros Dion. 12 Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

2 Corinthians 5:10

10 CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

2 Thessalonians 1:7-10

7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco, 8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; 9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco, 10 kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.