Esperanto(i)
1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?
2 Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:
3 Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!
4 La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
6 Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.
7 Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.
8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.