Daniel 3:3 Cross References - Esperanto

3 Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, cxefaj jugxistoj, urbestroj, legxistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la regxo Nebukadnecar starigis; kaj ili starigxis antaux la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.

Psalms 82:1-8

1 Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas. 2 GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero. 6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj. 8 Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.

Acts 19:34-35

34 Sed sciigxinte, ke li estas Judo, cxiuj unuvocxe en la dauxro de cxirkaux du horoj kriadis:Granda estas Artemis de la Efesanoj! 35 Kaj kiam la urboskribisto kvietigis la amason, li diris:Ho Efesanoj, cxu do ekzistas homo nescianta, ke la urbo de la Efesanoj estas templogardanto de Artemis la granda kaj de la elcxiela falintajxo?

Romans 1:21-28

21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis. 22 Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, 23 kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj. 24 Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem; 25 kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen. 26 Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan; 27 kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto. 28 Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;

Romans 3:11

11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion;

1 Corinthians 1:24-26

24 sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio. 25 CXar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj. 26 CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;

Revelation 13:13-16

13 Kaj gxi faras grandajn signojn, devigante ecx fajron malsupreniri el la cxielo sur la teron antaux la homoj. 14 Kaj gxi trompas la logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis. 15 Kaj estis donite, ke gxi donu spiron al la bildo de la besto, por ke ecx parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke cxiuj, kiuj ne volas adorklinigxi al la bildo de la besto, estu mortigitaj. 16 Kaj gxi devigas cxiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la ricxajn kaj la malricxajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi markon sur la dekstra mano aux sur la frunto;

Revelation 17:13

13 Tiuj havas unu intencon, kaj ili donas sian potencon kaj auxtoritaton al la besto.

Revelation 17:17

17 CXar Dio enmetis en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj doni sian regnon al la besto, gxis la vortoj de Dio plenumigxos.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.