Job 18:14 Cross References - Esperanto

14 Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.

Job 8:14

14 Kies fido dehakigxas, Kaj kies espero estas araneajxo.

Job 8:22

22 Viaj malamantoj kovrigxos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

Job 11:20

20 Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos, Pereos por ili la rifugxo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.

Job 24:17

17 CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.

Job 41:34

34 GXi rigardas malestime cxion altan; GXi estas regxo super cxiuj sovagxaj bestoj.

Psalms 55:4

4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;

Psalms 112:10

10 La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.

Proverbs 10:28

28 La atendo de piuloj farigxos gxojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.

Proverbs 14:32

32 Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.

Matthew 7:26-27

26 Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; 27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

1 Corinthians 15:55-56

55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? 56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo;

Hebrews 2:15

15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.