Psalms 72:2 Cross References - Esperanto

2 Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.

1 Kings 3:5-10

5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en songxo, kaj Dio diris:Petu, kion Mi donu al vi. 6 Kaj Salomono diris:Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, cxar li iradis antaux Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono. 7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi regxigis Vian servanton anstataux mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. 8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. 9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? 10 Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion.

Job 34:19

19 Sed Li ne atentas la vizagxon de princoj, Kaj ne preferas ricxulon antaux malricxulo; CXar cxiuj estas faritajxo de Liaj manoj.

Psalms 12:5

5 CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

Psalms 45:6-7

6 Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 7 Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

Psalms 72:12-14

12 CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon. 13 Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj. 14 De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.

Psalms 82:3-4

3 Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.

Isaiah 9:7

7 por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi gxin kaj fortigi gxin per justeco kaj vero de nun gxis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Isaiah 11:2-5

2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo. 3 Kaj agrabla estos al li la timo antaux la Eternulo; kaj ne laux la rigardo de siaj okuloj li jugxados, ne laux la auxdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4 sed li jugxados malricxulojn laux vero, kaj laux justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia busxo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. 5 Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.

Isaiah 32:1

1 Jen kun justeco regos regxo, kaj princoj administros lauxlegxe.

Isaiah 32:17

17 Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendangxereco por cxiam.

Jeremiah 33:15

15 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros jugxon kaj justecon sur la tero.

Revelation 19:11

11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.