1 Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.
Psalms 72:1 Cross References - Esperanto
1 Kings 1:39-2:4
39 Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris:Vivu la regxo Salomono!
1 Chronicles 22:12-13
12 La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio.
13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.
1 Chronicles 29:19
19 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn legxojn, ke li cxion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruajxon, por kiu mi faris la preparojn.
2 Chronicles 1:10
10 tial donu al mi nun sagxecon kaj sciadon, por ke mi povosciu eliradi kaj eniradi antaux tiu popolo; cxar kiu povas regi tiun Vian grandan popolon?
Psalms 127:1
1 Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super gxi gxiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
Isaiah 11:2
2 Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de sagxo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaux la Eternulo.
Jeremiah 23:5-6
5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero.
6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.
John 3:34
34 CXar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; cxar ne lauxmezure Li donas la Spiriton.