1 Samuel 26:18-20

Esperanto(i) 18 Kaj li diris plue:Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano? 19 Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj. 20 Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.