Esperanto(i)
13 Kaj la regxo respondis al ili malafable; kaj la regxo Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj;
14 kaj li parolis al ili laux la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi gxin ankoraux pli pezigos; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
15 Kaj la regxo ne auxskultis la popolon; cxar estis tiel destinite de Dio, por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris per Ahxija, la SXiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
16 Kiam cxiuj Izraelidoj vidis, ke la regxo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la regxo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj; iru, ho Izraelidoj, cxiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj cxiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.