2 Corinthians 3:7-11

Esperanto(i) 7 Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta, 8 kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? 9 CXar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. 10 CXar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro. 11 CXar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraux pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.