Esperanto(i)
1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado, la nauxa.
2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon;
3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.
4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris:Rigardu nin.
5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili.
6 Kaj Petro diris:Nek argxentajxon nek orajxon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru.
7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortigxis.
8 Kaj li suprensalte starigxis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj lauxdante Dion.
9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj lauxdantan Dion;