Genesis 41:15-36

Esperanto(i) 15 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis songxon, kaj neniu povas gxin klarigi; sed pri vi mi auxdis, ke kiam vi auxdas songxon, vi tuj gxin klarigas. 16 Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: GXi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono. 17 Kaj Faraono diris al Jozef: Mi songxis, ke jen mi staras sur la bordo de la Rivero; 18 kaj jen el la Rivero eliris sep bovinoj grasaj kaj belaspektaj kaj pasxtigxis en la kanejo; 19 sed jen sep aliaj bovinoj eliris post ili, maldikaj, tre malbonaspektaj kaj malgrasaj; tiajn malbelajn, kiel ili, mi ne vidis en la tuta Egipta lando; 20 kaj la malgrasaj kaj malbelaj bovinoj formangxis la sep antauxajn grasajn bovinojn; 21 kaj tiuj enigxis en ilian internon, sed oni ne povis rimarki, ke ili enigxis en ilian internon, kaj ilia aspekto estis tiel maldika, kiel antauxe. Kaj mi vekigxis. 22 Kaj mi vidis en songxo: jen sep spikoj elkreskis sur unu spiktrunko, plenaj kaj bonaj; 23 sed jen sep spikoj, maldikaj, malgrasaj, kaj bruligitaj de la orienta vento, elkreskis post ili; 24 kaj la malgrasaj spikoj englutis la sep bonajn spikojn. Kaj mi rakontis al la sorcxistoj, sed neniu klarigis al mi. 25 Tiam Jozef diris al Faraono: La songxo de Faraono estas unu; kion Dio estas faronta, Li diris al Faraono. 26 La sep bonaj bovinoj estas sep jaroj, kaj la sep bonaj spikoj estas sep jaroj; gxi estas unu songxo. 27 Kaj la sep bovinoj malgrasaj kaj malbelaj, kiuj eliris post ili, estas sep jaroj; kaj la sep spikoj, malplenaj kaj bruligitaj de la orienta vento, estos sep jaroj de malsato. 28 Tio estas, pri kio mi diris al Faraono, ke kion Dio estas faronta, Li montris al Faraono. 29 Jen venos sep jaroj de granda abundeco en la tuta Egipta lando. 30 Sed venos sep jaroj de malsato post ili; kaj forgesigxos la tuta abundeco en la Egipta lando, kaj la malsato konsumos la teron. 31 Kaj ne restos postesigno de la abundeco en la lando, pro tiu malsato, kiu venos poste, cxar gxi estos tre malfacila. 32 Kaj se la songxo dufoje ripetigxis al Faraono, tio montras, ke la afero estas firme decidita de Dio, kaj Dio rapidos plenumi tion. 33 Kaj nun Faraono elsercxu homon kompetentan kaj sagxan kaj estrigu lin super la Egipta lando; 34 Faraono ordonu, ke li starigu observistojn en la lando kaj prenadu kvinonon de cxiuj produktoj de la Egipta tero dum la sep jaroj de abundeco. 35 Kaj oni kolektu la tutan mangxajxon de tiuj venontaj bonaj jaroj, kaj oni amasigu mangxeblan grenon en la urboj sub la disponon de Faraono, kaj oni gxin konservu. 36 Kaj tiu mangxajxo estos provizo por la lando por la sep jaroj de malsato, kiuj estos en la Egipta lando, por ke la lando ne pereu de malsato.