Esperanto(i)
13 cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;
14 kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.
15 CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
16 Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
17 Kaj la lumo de Izrael farigxos fajro, kaj lia Sanktulo farigxos flamo; kaj gxi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
18 kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno, de la animo gxis la karno; kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo.
19 La restajxo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.