Esperanto(i)
2 Ili iris en la domon kaj sur la altajxojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba gxemploras Moab; cxiuj kapoj estas kalvaj, cxiuj barboj estas razitaj.
3 Sur siaj stratoj ili cxirkauxzonis sin per sakajxoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj cxiuj gxemkrias, konsumigxas per plorado.
4 Krias HXesxbon kaj Eleale, gxis Jahac oni auxdas ilian vocxon; tial gxemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.
5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras gxis Coar, gxis la tria Eglat; cxar laux la vojo supren al Luhxit ili iras plorante, cxar sur la vojo al HXoronaim levigxas kriado de malfelicxo.