Esperanto(i)
5 Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.
6 De la plando de la piedo gxis la kapo estas en gxi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek cxirkauxligitaj, nek moligitaj per oleo.
7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.
8 Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinbergxardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo siegxata.
9 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restajxon, ni farigxus preskaux kiel Sodom, ni similigxus al Gomora.
10 Auxskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!
11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
12 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton?
13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!
14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.
15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.