Esperanto(i)
1 Profetajxo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi cxiuj iris sur la tegmentojn?
2 Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
3 cxiuj viaj cxefoj kune forkuris de pafarko; cxiuj, kiujn oni trovis cxe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune cxiuj, kiuj forkuris malproksimen.
4 Tial mi diris:Forturnu vin de mi, mi ploros maldolcxe; ne penu konsoli min pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.