Esperanto(i)
24 CXu cxiutage la plugisto plugas por semado, sulkarangxas kaj erpas sian kampon?
25 Kiam li ebenigis gxian suprajxon, li dissxutas ja nigelon kaj disjxetas kuminon kaj metas tritikon laux vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton cxe la limoj.
26 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.
27 CXar ne per fera drasxilo oni drasxas nigelon, kaj oni ne rulas radon de cxaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.
28 Greno estas drasxata; sed ne eterne oni gxin drasxas; oni frapas gxin per la rado de sia cxaro, sed per siaj cxevaloj oni gxin ne dispremas.
29 Ankaux cxi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia sagxeco.