Esperanto(i)
5 Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektigxu cxe Li (cxar mi estas honorata antaux la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -
6 Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.
7 Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
8 Tiele diras la Eternulo:En la tempo de favoro Mi auxskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedajxojn,
9 por diri al la malliberigitoj:Eliru! al la trovigxantoj en mallumo:Montrigxu! CXe la vojoj ili pasxtigxos, kaj sur cxiuj nudaj montetoj estos ilia pasxtejo.
10 Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.