Isaiah 58:6-10

Esperanto(i) 6 Ja nur tio estas fasto, kiu placxas al Mi, se vi dissxiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos cxian jugon; 7 se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malricxulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaux viaj samkarnuloj vi vin ne kasxos. 8 Tiam via lumo ekbrilos kiel matenrugxo, kaj via sanigxo rapide progresos; via virto iros antaux vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantauxe. 9 Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, 10 kaj malfermos antaux malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;