Esperanto(i)
18 Diru al la regxo kaj al la regxino:Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto defalis de via kapo.
19 La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, gxi tuta estas forkondukita.
20 Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la pasxtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela sxafaro?
21 Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraux vi, esti cxefoj kaj ordonantoj. CXu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
22 Eble vi diros en via koro:Pro kio trafis min cxi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.