Jeremiah 23:9-17

Esperanto(i) 9 Pri la profetoj. Dissxirigxas en mi mia koro, cxiuj miaj ostoj tremas; mi farigxis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de vino, antaux la Eternulo kaj antaux Liaj sanktaj vortoj. 10 CXar la lando estas plena de adultuloj, cxar la lando ploras de malbeno; sekigxis la pasxtejoj de la stepo; ilia celado estas malpia, kaj ilia forto estas en malvereco. 11 CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo. 12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo. 13 CXe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael; 14 sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora. 15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando. 16 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la busxo de la Eternulo. 17 Ili diras al Miaj malsxatantoj:La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al cxiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras:Ne trafos vin malfelicxo.