Jeremiah 27:12-22

Esperanto(i) 12 Kaj al Cidkija, regxo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome:Metu vian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj. 13 Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la regxo de Babel? 14 Ne auxskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la regxo de Babel; cxar ili profetas al vi malverajxon. 15 CXar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi. 16 Kaj al la pastroj kaj al la tuta cxi tiu popolo mi diris jene:Tiele diras la Eternulo:Ne auxskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene:Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaux estos revenigitaj el Babel; cxar malverajxon ili profetas al vi. 17 Ne auxskultu ilin; servu al la regxo de Babel, por ke vi vivu; por kio cxi tiu urbo farigxu dezerto? 18 Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo, ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la regxo de Judujo kaj en Jerusalem, ne transiru en Babelon. 19 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en cxi tiu urbo 20 kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, regxo de Babel, kiam li forkondukis Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem; 21 tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la regxo de Judujo kaj en Jerusalem: 22 En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, gxis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur cxi tiun lokon.