Esperanto(i)
1 Kiam Jeremia finis antaux la tuta popolo la raportadon pri cxiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri cxiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili,
2 tiam Azarja, filo de Hosxaja, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia:Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri:Ne iru en Egiptujon, por tie eklogxi;
3 sed nur Baruhx, filo de Nerija, instigas vin kontraux ni, por transdoni nin en la manojn de la HXaldeoj, por ke ili mortigu nin aux translogxigu nin en Babelon.
4 Tiamaniere Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la vocxon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.
5 Kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj prenis la tutan restajxon de la Judoj, kiuj revenis el cxiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por logxi en la lando Juda:
6 la virojn, la virinojn, la infanojn, la regxidinojn, kaj cxiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruhxon, filon de Nerija.
7 Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la vocxon de la Eternulo, kaj venis gxis Tahxpanhxes.