Jeremiah 51:20-29

Esperanto(i) 20 Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn; 21 Mi frakasis per vi cxevalon kaj gxian rajdanton, Mi frakasis per vi cxaron kaj gxian veturanton; 22 Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj junulinon; 23 Mi frakasis per vi pasxtiston kaj lian sxafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungajxon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn. 24 Kaj Mi repagos al Babel kaj al cxiuj logxantoj de HXaldeujo pro ilia tuta malbono, kiun ili faris en Cion antaux viaj okuloj, diras la Eternulo. 25 Jen Mi iras kontraux vin, ho pereiga monto, pereiganto de la tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraux vin, Mi ruljxetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo. 26 Oni ne prenos el vi angulsxtonon, nek sxtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo. 27 Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraux gxin popolojn, kunvoku kontraux gxin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Asxkenaz; starigu kontraux gxin militestron, alkonduku cxevalojn kiel pikantajn skarabojn. 28 Armu kontraux gxin popolojn, la regxojn de Medujo, gxiajn komandantojn kaj cxiujn gxiajn estrojn, kaj la tutan landaron, super kiu gxi regas. 29 Kaj la tero skuigxas kaj tremas, cxar plenumigxas super Babel la intencoj de la Eternulo, por fari la landon de Babel dezerto, en kiu neniu logxas.