Job 34:8-12

Esperanto(i) 8 Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj; 9 CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio. 10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco; 11 Sed Li repagas al homo laux liaj agoj, Kaj laux la vojo de cxiu Li renkontas lin. 12 Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.