Job 41:23-30

Esperanto(i) 23 La partoj de gxia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur gxi, kaj ne sxanceligxas. 24 GXia koro estas malmola kiel sxtono, Kaj fortika kiel suba muelsxtono. 25 Kiam gxi sin levas, ektremas fortuloj, Konsternigxas de teruro. 26 Glavo, kiu alproksimigxas al gxi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aux kiraso. 27 Feron gxi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon. 28 Ne forpelos gxin sago; SXtonoj el sxtonjxetilo farigxas pajleroj antaux gxi. 29 Bastonegon gxi rigardas kiel pajlon, Kaj gxi mokas la sonon de lanco. 30 Sube gxi havas akrajn pecetojn; Kiel drasxrulo gxi kusxas sur la sxlimo.