Leviticus 19:16-18

Esperanto(i) 16 Ne disportu kalumniojn inter via popolo, ne staru kontraux la sango de via proksimulo:Mi estas la Eternulo. 17 Ne malamu vian fraton en via koro; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li. 18 Ne faru vengxon kaj ne portu koleron kontraux la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem:Mi estas la Eternulo.