Esperanto(i)
19 Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata.
20 Kaj la komercistoj kaj vendistoj de cxiaspeca vendeblajxo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.
21 Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.
22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.