Numbers 28:16-31

Esperanto(i) 16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo. 17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn. 18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi; 20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo; 21 po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj; 22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24 Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero. 25 Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron. 26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; 28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo; 29 po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 30 unu virkapron, por pekliberigi vin. 31 Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.