Esperanto(i)
13 Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.
14 Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.
15 Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
17 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.
18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.
19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.
20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon.
21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
22 Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro.
23 Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
24 Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
25 Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.
26 Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,
27 Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn.
28 Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.
29 Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio.