Esperanto(i)
1 Mi amas, ke la Eternulo auxdas mian vocxon Kaj mian petegon,
2 Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
3 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de SXeol min trafis; Suferon kaj cxagrenon mi trovis.
4 Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.
5 Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.
6 La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.