Psalms 18:1-6

Esperanto(i) 1 Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! 2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo. 3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj. 4 CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris; 5 La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis, La retoj de la morto min atingis. 6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.