Esperanto(i)
3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
6 La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.