Esperanto(i)
1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
2 Tial ni ne timas, ecx se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
3 Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
4 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo.
5 Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno.
6 Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis.
7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.