Psalms 49:8-15

Esperanto(i) 8 (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos), 9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon. 10 Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon. 11 Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj. 12 Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota. 13 Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela. 14 Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon. 15 Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.