Revelation 11:7-12

Esperanto(i) 7 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin. 8 Kaj iliaj kadavroj kusxas sur la strato de la granda urbo, kiu nomigxas lauxspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaux ilia Sinjoro estis krucumita. 9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon. 10 Kaj la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis la logxantojn sur la tero. 11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili starigxis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis. 12 Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.