Esperanto(i)
3 En la oka jaro de sia regxado, estante ankoraux knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altajxoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.
4 Kaj oni detruis antaux li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disjxetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.
5 La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.
6 Ankaux en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj gxis Naftali, en iliaj ruinoj cxirkauxe,
7 li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj cxiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.