2 Kings 13:3-7

Esperanto(i) 3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo. 4 Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio. 5 (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe. 6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.) 7 Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.