Acts 18:14-17

Esperanto(i) 14 Sed kiam Pauxlo estis malfermonta la busxon, Galiono diris al la Judoj:Se vere tio estus ia maljustajxo aux malbonega kanajlajxo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru; 15 sed se prezentigxas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra legxo, vi mem gxin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti jugxanto. 16 Kaj li forpelis ilin de la tribunala segxo. 17 Kaj ili cxiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaux la tribunala segxo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.