Matthew 24:5-12

Esperanto(i) 5 CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. 6 Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 7 CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. 8 Sed cxio tio estas komenco de suferoj. 9 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo. 10 Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. 11 Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn. 12 Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmigxos.