Esperanto(i)
21 Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj.
22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
24 CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
25 Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.
26 La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.
27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.