Psalms 73:18-28

Esperanto(i) 18 Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon. 19 Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro! 20 Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon. 21 Kiam bolis mia koro Kaj turmentigxis mia internajxo, 22 Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi. 23 Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano. 24 Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro. 25 Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero. 26 Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. 27 Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi. 28 Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.