Esperanto(i)
1 Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi.
2 Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
3 CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon.
4 Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj,
5 Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
6 Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
7 Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.