Hosea 7 Cross References - Esperanto

1 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato. 2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras cxiujn iliajn malbonagojn; nun cxirkauxas ilin iliaj agoj kaj staras antaux Mia vizagxo. 3 Per sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la princojn. 4 CXiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu cxesas hejti nur de post la knedado de sia pasto gxis gxia fermentigxo. 5 Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj. 6 Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro. 7 CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi. 8 Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim farigxis kiel platkuko, bakita sen renversado. 9 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; ecx grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias. 10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio. 11 Efraim farigxis kiel naiva, senprudenta kolombo:ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion. 12 Kiam ili iros, Mi jxetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj. 13 Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn. 14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili forigxas. 15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi. 16 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili farigxis kiel malgxusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraux ili en la lando Egipta.

Isaiah 28:1

1 Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.

Isaiah 59:12

12 CXar multigxis niaj krimoj antaux Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraux ni; cxar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.

Jeremiah 9:2-6

2 Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj. 3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo. 4 Gardu vin unu kontraux alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. 5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado. 6 Vi logxas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

Jeremiah 51:9

9 Ni kuracis Babelon, sed gxi ne sanigxis; lasu gxin, kaj ni iru cxiu en sian landon; cxar la jugxo kontraux gxi atingis la cxielon kaj levigxis gxis la nuboj.

Ezekiel 16:46

46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj.

Ezekiel 23:4

4 Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.

Hosea 4:2

2 Malbenado kaj trompado, mortigado, sxtelado, kaj adultado tre disvastigxis, kaj sangoversxo sekvas sangoversxon.

Hosea 4:17

17 Efraim aligxis al idoloj; lasu lin.

Hosea 5:1

1 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.

Hosea 6:4

4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.

Hosea 6:8-10

8 Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango. 9 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al SXehxem; abomenindajxon ili faras. 10 En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.

Hosea 7:13

13 Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn.

Hosea 8:5

5 Forpusxita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraux ili Mia kolero; kiel longe ankoraux ili ne povos purigxi?

Hosea 8:9

9 CXar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.

Hosea 10:5

5 Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la logxantoj de Samario; cxar gxia popolo ekploros pri gxi, kaj la pastracxoj, kiuj gxojis pri gxi, ploros pri gxia gloro, kiu forigxis de gxi.

Hosea 11:12-12:1

12 Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.

Amos 8:14

14 kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-SXeba! ili falos, kaj ne plu relevigxos.

Micah 6:16

16 Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo de Ahxab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin dezerto, viajn logxantojn mokatajxo, kaj por ke vi portu sur vi la malhonoron de Mia popolo.

Micah 7:3-7

3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn. 4 La plej bona inter ili estas kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari. 5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; 6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj. 7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min auxskultos.

Matthew 23:37

37 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj prijxetas per sxtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

Luke 13:34

34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!

Luke 19:42

42 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj.

Numbers 32:23

23 Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin.

Deuteronomy 32:29

29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.

Job 20:11-29

11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo. 12 Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango, 13 Li flegas gxin kaj ne forlasas gxin, Kaj retenas gxin sur sia palato: 14 Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li. 15 Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos. 16 Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos. 17 Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero. 18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin. 19 CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis. 20 CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara. 21 Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra. 22 Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin. 23 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon. 24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra. 25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro. 26 Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo. 27 La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin. 28 Malaperos la greno el lia domo, Dissxutita gxi estos en la tago de Lia kolero. 29 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredajxo destinita por li de Dio.

Job 34:21

21 CXar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn pasxojn Li vidas.

Psalms 9:16

16 Oni ekkonas la Eternulon laux la jugxo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela.

Psalms 25:7

7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

Psalms 50:22

22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

Psalms 90:8

8 Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.

Proverbs 5:21-22

21 CXar antaux la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas. 22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.

Isaiah 1:3

3 Bovo konas sian acxetinton, kaj azeno la mangxujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.

Isaiah 5:12

12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

Isaiah 26:16

16 Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili pregxis mallauxte, kiam Vi ilin punis.

Isaiah 44:19

19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros?

Jeremiah 2:19

19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

Jeremiah 4:18

18 Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.

Jeremiah 14:10

10 Tiele diras la Eternulo pri cxi tiu popolo:Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.

Jeremiah 16:17

17 CXar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.

Jeremiah 32:19

19 granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super cxiuj vojoj de la homidoj, por redoni al cxiu laux lia konduto kaj laux la fruktoj de liaj agoj;

Hosea 8:13

13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.

Hosea 9:9

9 Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.

Amos 8:7

7 La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob:Neniam Mi forgesos cxiujn iliajn farojn.

Luke 12:2

2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.

1 Corinthians 4:5

5 Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.

Hebrews 4:13

13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

1 Kings 22:6

6 Tiam la regxo de Izrael kunvenigis la profetojn, cxirkauxe kvarcent homojn, kaj diris al ili:CXu mi iru milite kontraux Ramoton en Gilead, aux mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, la Sinjoro gxin transdonos en la manon de la regxo.

1 Kings 22:13

13 La sendito, kiu iris por voki Mihxajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antauxdiras bonon al la regxo; estu do via vorto simila al la vorto de cxiu el ili, kaj antauxdiru bonon.

Jeremiah 5:31

31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Jeremiah 9:2

2 Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.

Jeremiah 28:1-4

1 En tiu sama jaro, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, HXananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaux la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Mi rompos la jugon de la regxo de Babel; 3 post du jaroj Mi revenigos sur cxi tiun lokon cxiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, regxo de Babel, prenis de cxi tiu loko kaj forportis en Babelon. 4 Kaj Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj cxiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur cxi tiun lokon, diras la Eternulo; cxar Mi rompos la jugon de la regxo de Babel.

Jeremiah 37:19

19 Kaj kie estas viaj profetoj, kiuj profetis al vi, ke la regxo de Babel ne venos kontraux vin kaj kontraux cxi tiun landon?

Hosea 5:11

11 Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.

Hosea 7:5

5 Hodiaux estas festo de nia regxo; kaj la princoj komencas farigxi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.

Amos 7:10-13

10 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn; 11 cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando. 12 Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu; 13 sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.

Micah 7:3

3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.

Romans 1:32

32 kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la farantoj de ili.

1 John 4:5

5 Ili estas el la mondo; pro tio ili parolas laux la mondo, kaj la mondo ilin auxskultas.

Jeremiah 5:7-8

7 Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj jxuris per ne- dioj. Mi jxurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malcxastejojn. 8 Ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj; cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo.

Hosea 4:12

12 Mia popolo demandas sian lignon, kaj gxia bastono donas al gxi respondon; cxar la spirito de malcxasteco erarigas ilin, kaj ili malcxastas kontraux sia Dio.

Hosea 7:6-7

6 Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, gxi tamen matene brulas kiel flamanta fajro. 7 CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.

James 4:4

4 Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.

Genesis 40:20

20 En la tria tago, tago de naskigxo de Faraono, li faris festenon por cxiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.

1 Kings 13:4

4 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidigxis lia mano, kiun li etendis kontraux lin, kaj li ne povis retiri gxin al si.

Psalms 1:1

1 Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

Psalms 69:12

12 Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.

Proverbs 13:20

20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

Proverbs 20:1

1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkajxo estas sovagxa; Kaj kiu delogigxas per ili, tiu ne estas prudenta.

Proverbs 23:29-35

29 CXe kiu estas ploro? cxe kiu estas gxemoj? cxe kiu estas malpaco? CXe kiu estas plendoj? cxe kiu estas senkauxzaj batoj? CXe kiu estas malklaraj okuloj? 30 CXe tiuj, kiuj sidas malfrue cxe vino, CXe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkajxon. 31 Ne rigardu la vinon, kiel rugxa gxi estas, Kiel gxi brilas en la pokalo, kiel glate gxi eniras: 32 En la fino gxi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro. 33 Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn. 34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. 35 Ili batis min, sed gxi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekigxos, mi denove tion sercxos.

Isaiah 5:11-12

11 Ve al tiuj, kiuj levigxas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino! 12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.

Isaiah 5:22-23

22 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigajxon, 23 kiuj pravigas malvirtulon pro subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!

Isaiah 28:7-8

7 Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto. 8 CXar cxiuj tabloj estas plenaj de vomajxo kaj malpurajxo, mankas jam loko.

Daniel 5:1-4

1 La regxo Belsxacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil. 2 Farigxinte ebria, Belsxacar ordonis alporti la orajn kaj argxentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj. 3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la regxo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj. 4 Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj argxentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn.

Daniel 5:23

23 sed vi levis vin kontraux la Reganton de la cxielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn argxentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj sxtonajn, kiuj ne vidas, ne auxdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj cxiuj viaj vojoj, vi ne gloris.

Habakkuk 2:15-16

15 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton! 16 Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.

Matthew 14:6

6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.

Mark 6:21

21 Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermangxon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj cxefoj de Galileo,

Ephesians 5:18

18 Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

1 Peter 4:3-4

3 CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj; 4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;

1 Samuel 19:11-15

11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraux li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Mihxal jene:Se vi ne savos vian animon en cxi tiu nokto, vi morgaux estos mortigita. 12 Kaj Mihxal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj savigxis. 13 Poste Mihxal prenis doman dion, metis gxin sur la liton, cxirkaux gxian kapon sxi metis tapisxon el kapra felo, kaj kovris gxin per vesto. 14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, sxi diris:Li estas malsana. 15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.

2 Samuel 13:28-29

28 Kaj Absxalom ordonis al siaj servantoj jene:Rigardu, mi petas, kiam la koro de Amnon gajigxos de vino, kaj mi diros al vi, ke vi frapu Amnonon, tiam mortigu lin, ne timu; cxar ja mi ordonis al vi; estu senhezitaj kaj kuragxaj. 29 Kaj la servantoj de Absxalom faris al Amnon, kiel ordonis Absxalom. Tiam levigxis cxiuj filoj de la regxo, kaj sidigxis cxiu sur sia mulo kaj forkuris.

Psalms 10:8-9

8 Inside li sidas en la vilagxoj; Kasxe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malricxulon. 9 Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malricxulon; Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton.

Psalms 21:9

9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.

Proverbs 4:16

16 CXar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;

Hosea 7:4

4 CXiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu cxesas hejti nur de post la knedado de sia pasto gxis gxia fermentigxo.

Hosea 7:7

7 CXiuj ili ardas, kiel forno, kaj formangxas siajn jugxistojn; cxiuj iliaj regxoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.

Micah 2:1

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.

1 Kings 15:28

28 Kaj Baasxa mortigis lin en la tria jaro de Asa, regxo de Judujo, kaj ekregxis anstataux li.

1 Kings 16:9-11

9 Kaj faris konspiron kontraux li lia servanto Zimri, estro de duono de la cxaroj. Kiam li en Tirca drinkis gxis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca, 10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, regxo de Judujo, kaj faris sin regxo anstataux li. 11 Kiam li farigxis regxo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baasxa, restigante cxe li neniun virseksulon, kaj ankaux liajn parencojn kaj amikojn.

1 Kings 16:18

18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la regxa domo kaj ekbruligis cxirkaux si per fajro la regxan domon, kaj mortis,

1 Kings 16:22

22 Kaj la popolo, kiu aligxis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aligxis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekregxis Omri.

2 Kings 9:24

24 Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia cxaro.

2 Kings 9:33

33 Kaj li diris:Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis sxin per la piedoj.

2 Kings 10:7

7 Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.

2 Kings 10:14

14 Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.

2 Kings 15:10

10 Kontraux li faris konspiron SXalum, filo de Jabesx, kaj frapis lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

2 Kings 15:14

14 Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis SXalumon, filon de Jabesx, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

2 Kings 15:25

25 Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.

2 Kings 15:30

30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.

Job 36:13

13 La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;

Isaiah 9:13

13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu gxin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne sercxas.

Isaiah 43:22

22 Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael.

Isaiah 64:7

7 Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

Ezekiel 22:30

30 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.

Daniel 9:13

13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.

Hosea 5:15

15 Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros:

Hosea 7:10

10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.

Hosea 7:14

14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili forigxas.

Hosea 8:4

4 Ili starigis regxojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia argxento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.

1 Kings 18:21

21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li.

Ezra 9:1

1 Kiam cxio tio estis finita, aliris al mi la estroj, kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn, de la Kanaanidoj, HXetidoj, Perizidoj, Jebusidoj, Amonidoj, Moabidoj, Egiptoj, kaj Amoridoj;

Ezra 9:12

12 ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.

Nehemiah 13:23-25

23 Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn; 24 kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo. 25 Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.

Psalms 106:35

35 Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

Ezekiel 23:4-11

4 Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem. 5 Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj sxi malcxastis kun ili, kun cxiuj plej cxarmaj filoj de Asirio; kaj sxi malpurigis sin per cxiuj idoloj de tiuj, kiujn sxi volupte amis. 8 Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon. 9 Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion. 10 Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita jugxo. 11 Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia malcxastado estis ankoraux pli granda, ol la malcxastado de sxia fratino.

Hosea 5:7

7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo.

Hosea 5:13

13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

Hosea 8:2-4

2 Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin. 3 Izrael forpusxis la bonon; malamiko lin persekutos. 4 Ili starigis regxojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia argxento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.

Hosea 9:3

3 Ili ne logxos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili mangxos malpurajxon.

Zephaniah 1:5

5 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorklinigxas antaux la armeo de la cxielo, kaj tiujn, kiuj, adorklinigxante, jxuras per la Eternulo kaj jxuras ankaux per Malkam;

Malachi 2:11

11 Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.

Matthew 6:24

24 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

Revelation 3:15-16

15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aux malvarma aux varmega. 16 Tial, cxar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia busxo.

2 Kings 13:3-7

3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de HXazael, regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de HXazael, por la tuta tempo. 4 Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la regxo de Sirio. 5 (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe. 6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux la sankta stango restis en Samario.) 7 Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.

2 Kings 13:22

22 HXazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoahxaz.

2 Kings 15:19

19 Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin, por fortikigi la regxecon en lia mano.

Proverbs 23:35

35 Ili batis min, sed gxi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekigxos, mi denove tion sercxos.

Isaiah 1:7

7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaux vi formangxas fremduloj, kaj dezerta gxi estas, kiel ruinigita de fremduloj.

Isaiah 42:22-25

22 Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj; ili farigxis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitajxo, kaj neniu diras:Redonu. 23 Kiu el vi atentos cxi tion, komprenos kaj auxskultos por la tempo estonta? 24 Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon? 25 Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon cxirkauxe de li, sed li ne komprenis; Li jxetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.

Isaiah 57:1

1 La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.

Hosea 8:7

7 CXar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantajxo ne donos farunon; se gxi ecx donos, fremduloj gxin formangxos.

Psalms 10:4

4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En cxiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.

Psalms 14:2

2 La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

Psalms 53:2

2 Dio el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.

Proverbs 27:22

22 Se vi pistos malsagxulon en pistujo inter griajxo, Lia malsagxeco de li ne apartigxos.

Jeremiah 3:3

3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malcxastistino, vi ne plu volas honti.

Jeremiah 8:5-6

5 Kial do cxi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malverajxo kaj ne volas sin konverti. 6 Mi atentis kaj auxskultis, sed ili parolas nenion gxustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante:Kion mi faris? CXiu fordonis sin al sia kurado, kiel cxevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon.

Jeremiah 25:5-7

5 Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam; 6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon. 7 Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.

Jeremiah 35:15-17

15 Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min. 16 La filoj de Jonadab, filo de Rehxab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed cxi tiu popolo ne obeis Min. 17 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur cxiujn logxantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne auxskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis.

Hosea 5:5

5 La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.

Hosea 6:1

1 Ni iru, ni revenu al la Eternulo; cxar Li dissxiris, sed Li ankaux resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaux bandagxos niajn vundojn.

Amos 4:6-13

6 Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en cxiuj viaj urboj kaj mankon de pano en cxiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 7 Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis. 8 Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 9 Mi frapis vin per brulsekigxo kaj velkigxo de la greno; viajn multajn gxardenojn, vinbergxardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formangxis rauxpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 10 Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 11 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 12 Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael. 13 CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

Zechariah 1:4

4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.

Romans 3:11

11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu sercxas Dion;

2 Kings 17:3-4

3 Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon. 4 Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.

Proverbs 6:32

32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

Proverbs 15:32

32 Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon.

Proverbs 17:16

16 Por kio servas mono en la mano de malsagxulo? CXu por acxeti sagxon, kiam li prudenton ne havas?

Isaiah 30:1-6

1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj arangxas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko, 2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian busxon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kasxi sin en la ombro de Egiptujo! 3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kasxigxo en la ombro de Egiptujo-malhonoro. 4 CXar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en HXaneson. 5 CXiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro. 6 Jen oni vidas sxargxojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn ricxajxojn kaj sur la gxibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

Isaiah 31:1-3

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. 2 Sed Li estas sagxa, kaj Li venigas malfelicxon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li levigxos kontraux la domo de la malpiuloj kaj kontraux la helpanto de malbonagantoj. 3 La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj cxevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpusxigxos la helpanto kaj falos la helpato, kaj cxiuj kune pereos.

Jeremiah 2:18

18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu por trinki la akvon de Euxfrato?

Jeremiah 2:36

36 Kiel malestiminda vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.

Ezekiel 23:4-8

4 Iliaj nomoj estas:la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem. 5 Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj sxi malcxastis kun ili, kun cxiuj plej cxarmaj filoj de Asirio; kaj sxi malpurigis sin per cxiuj idoloj de tiuj, kiujn sxi volupte amis. 8 Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon.

Hosea 4:11

11 Malcxastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.

Hosea 8:8-9

8 Izrael estas formangxata; nun ili farigxis inter la popoloj kiel senvalora vazo. 9 CXar ili iris en Asirion, kiel sovagxa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.

Hosea 11:11

11 Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enlogxigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.

Hosea 12:1

1 Efraim pasxtas venton, postkuras la orientan venton; kun cxiu tago li faras pli da mensogajxoj kaj da idolajxoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.

Hosea 14:3

3 Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur cxevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritajxon de niaj manoj; nur cxe Vi la orfo trovas kompaton.

Leviticus 26:14-46

14 Sed se vi ne obeos Min kaj ne faros cxiujn cxi tiujn ordonojn; 15 kaj se vi malestimos Miajn legxojn kaj se via animo abomenos Miajn decidojn, kaj vi ne plenumos cxiujn Miajn ordonojn, rompante Mian interligon: 16 tiam ankaux Mi faros al vi tion:Mi sendos sur vin teruron, maldikigxon, kaj febron, kiuj konsumas la okulojn kaj senfortigas la animon; kaj vi semos viajn semojn vane, ilin mangxos viaj malamikoj. 17 Kaj Mi turnos Mian vizagxon kontraux vin, kaj vi falos antaux viaj malamikoj, kaj regos vin viaj malamantoj, kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin. 18 Kaj se vi malgraux cxi tio ne obeos Min, tiam Mi sepoble pligrandigos la punon pro viaj pekoj. 19 Kaj Mi rompos vian fieran obstinecon, kaj Mi faros vian cxielon kiel fero kaj vian teron kiel kupro. 20 Kaj vane konsumigxos via forto; via tero ne donos siajn produktajxojn, kaj la arboj de la tero ne donos siajn fruktojn. 21 Kaj se vi malgraux tio spitos Min kaj ne volos obei Min, tiam Mi aldonos sepoble da frapoj laux viaj pekoj. 22 Kaj Mi venigos sur vin la sovagxajn bestojn, kaj ili formangxos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertigxos. 23 Se ankaux per tio vi ne humiligxos, sed plue agos kontraux Mi: 24 tiam ankaux Mi agos kontraux vi, kaj Mi ankaux frapos vin sepoble pro viaj pekoj. 25 Kaj Mi venigos sur vin vengxan glavon, kiu vengxos pro la interligo; kaj vi kolektigxos en viaj urboj, kaj Mi sendos peston en vian mezon, kaj vi estos fordonitaj en la manojn de la malamiko. 26 Kiam Mi rompos al vi la apogon de la pano, tiam dek virinoj bakos vian panon en unu forno kaj redonos vian panon pesante, kaj vi mangxos kaj ne satigxos. 27 Kaj se vi malgraux tio ne obeos Min, kaj spitos Min: 28 tiam Mi iros kontraux vin kolere, kaj Mi punos vin sepoble pro viaj pekoj. 29 Kaj vi mangxos la karnon de viaj filoj, kaj la karnon de viaj filinoj vi mangxos. 30 Kaj Mi detruos viajn altajxojn kaj ruinigos viajn kolonojn de la suno, kaj Mi jxetos viajn kadavrojn sur la rompitajxojn de viaj idoloj, kaj Mia animo abomenos vin. 31 Kaj Mi faros el viaj urboj dezerton, kaj Mi ruinigos viajn sanktejojn, kaj Mi ne flaros viajn agrablajn odorajxojn. 32 Kaj Mi dezertigos la teron, ke miregos pri gxi viaj malamikoj, kiuj eklogxos sur gxi. 33 Kaj vin Mi disjxetos inter la popolojn, kaj Mi nudigos post vi glavon; kaj via tero estos dezerta kaj viaj urboj estos ruinigitaj. 34 Tiam la tero ricevos kontentigon pri siaj sabatoj dum la tuta tempo de sia dezerteco, kiam vi estos en la lando de viaj malamikoj; tiam ripozos la tero kaj kontentigos sin pri siaj sabatoj. 35 Dum la tuta tempo de dezerteco gxi ripozos, kiom gxi ne ripozis en viaj sabatoj, kiam vi logxis sur gxi. 36 Kaj al la restintoj el vi Mi sendos timon en ilian koron en la lando de iliaj malamikoj; kaj pelos ilin brueto de falanta folio, kaj ili kuros, kiel oni kuras de glavo, kaj ili falos, kiam neniu ilin persekutos. 37 Kaj ili falos unu sur alian, kiel de glavo, dum neniu ilin pelos; kaj vi ne havos forton por stari antaux viaj malamikoj. 38 Kaj vi pereos inter la popoloj, kaj formangxos vin la lando de viaj malamikoj. 39 Kaj la restintoj el vi senfortigxos pro siaj pekoj en la landoj de viaj malamikoj, kaj ankaux pro la pekoj de siaj patroj ili senfortigxos. 40 Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraux Mi kaj pri kio ili spitis Min. 41 Ankaux Mi iris kontraux ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiligxos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj, 42 tiam Mi rememoros Mian interligon kun Jakob, kaj Mian interligon kun Isaak kaj Mian interligon kun Abraham Mi rememoros, kaj la landon Mi rememoros. 43 La lando estos forlasita de ili kaj ricevos kontentigon pri siaj sabatoj, kiam gxi dezertigxos post ili; kaj ili donos kontentigon pri siaj kulpoj, cxar ili malrespektis Miajn decidojn kaj Miajn legxojn ilia animo abomenis. 44 Kaj tamen, kiam ili estos en la lando de siaj malamikoj, Mi ne malestimos ilin, kaj ne abomenos ilin tiom, por ekstermi ilin, por neniigi Mian interligon kun ili; cxar Mi estas la Eternulo, ilia Dio. 45 Kaj Mi rememoros por ili la interligon kun la antauxuloj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta antaux la okuloj de la popoloj, por esti ilia Dio:Mi estas la Eternulo. 46 Tio estas la legxoj kaj decidoj kaj instruoj, kiujn starigis la Eternulo inter Si kaj la Izraelidoj sur la monto Sinaj per Moseo.

Deuteronomy 28:15-68

15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis. 21 La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin. 22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili persekutos vin, gxis vi pereos. 23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro; kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero. 24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi ekstermigxos. 25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero. 26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin forpelos. 27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne povos resanigxi. 28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj per senkapableco. 29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo, kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos. 30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi; domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn. 31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos. 32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo, kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon; sed ne estos forto en viaj manoj. 33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj turmentata en cxiu tempo. 34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto. 36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono. 37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj. 39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la vermoj. 40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj. 41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi; cxar ili iros en malliberecon. 42 CXiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la insektoj. 43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte. 44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos kapo, kaj vi estos vosto. 45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi. 46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via idaro eterne; 47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde. 48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio; kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos vin. 49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos, 50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon. 51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis gxi pereigos vin. 52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi. 53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko. 54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso, malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn restintajn infanojn, 55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj, kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj pordegoj. 56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco, malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian filinon, 57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj. 58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj timindan nomon:LA ETERNULON, VIAN DION: 59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn. 60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi timis, kaj ili alkrocxigxos al vi. 61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos sur vin, gxis vi estos ekstermita. 62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio. 63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj. 65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon de la animo. 66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo. 67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos. 68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin; kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.

Deuteronomy 29:22-28

22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos- 23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- 24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? 25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro; 28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

Deuteronomy 31:16-29

16 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi. 17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj? 18 Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj. 19 Kaj nun skribu al vi cxi tiun kanton, kaj instruu gxin al la Izraelidoj; metu gxin en ilian busxon, por ke cxi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj. 20 Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili mangxos kaj satigxos kaj grasigxos:tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon. 21 Sed kiam trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj, tiam cxi tiu kanto sonos antaux ili kiel atesto, cxar gxi ne estos forgesita el la busxo de ilia idaro. CXar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaux, antaux ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris. 22 Kaj Moseo skribis cxi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis gxin al la Izraelidoj. 23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi. 24 Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de cxi tiu instruo en libron, 25 tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, dirante: 26 Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi estu tie atesto kontraux vi; 27 cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo:kio do estos post mia morto? 28 Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la teron. 29 CXar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la faroj de viaj manoj.

Deuteronomy 32:15-43

15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo. 16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin. 17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj. 18 La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis. 19 Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn; 20 Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon. 21 Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos. 22 CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj. 23 Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin. 24 Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero. 25 Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo. 26 Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj; 27 Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion. 28 CXar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas. 29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino. 30 Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus? 31 Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, Niaj malamikoj mem tion povas jugxi. 32 CXar el la vinberbrancxoj de Sodom estas iliaj vinberbrancxoj Kaj el la kampoj de Gomora; Iliaj beroj estas beroj venenaj, Vinberojn maldolcxajn ili havas. 33 Galo de drakoj estas ilia vino, Kaj pereiga veneno de aspidoj. 34 CXu tio ne estas kasxita cxe Mi, Sigelita en Mia trezorejo? 35 CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili. 36 CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo. 37 Kaj Li diros:Kie estas iliaj dioj, La fortikajxo, kiun ili fidis; 38 Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj, Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj? Ili levigxu kaj helpu vin, Ili estu sxirmo por vi! 39 Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano. 40 Mi levos al la cxielo Mian manon, Kaj Mi diros:Mi vivas eterne. 41 Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon Kaj Mia mano komencos la jugxadon, Tiam Mi revengxos al Miaj malamikoj, Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos. 42 Mi ebriigos Miajn sagojn per sango, Kaj Mia glavo mangxos karnon, El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj, El la kapoj de la estroj de la malamikoj. 43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

2 Kings 17:13-18

13 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante:Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn, laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj. 14 Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion; 15 kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin; 16 kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al Baal; 17 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin. 18 Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.

Job 19:6

6 Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustajxon, Kaj cxirkauxis min per Sia reto.

Ecclesiastes 9:12

12 CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.

Jeremiah 16:16

16 Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.

Jeremiah 44:4

4 Mi sendis al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.

Ezekiel 12:13

13 Kaj Mi sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la HXaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.

Ezekiel 17:20

20 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.

Ezekiel 32:3

3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi jxetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.

Revelation 3:19

19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

Deuteronomy 15:15

15 Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaux.

Nehemiah 1:10

10 Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.

Job 21:14-15

14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn; 15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

Job 22:17

17 Kiuj parolis al Dio:Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?

Psalms 106:10

10 Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

Psalms 107:2-3

2 Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko, 3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.

Psalms 139:7-9

7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo? 8 Se mi levigxos al la cxielo, Vi estas tie; Se mi kusxigxos en SXeol, jen Vi tie estas. 9 CXu mi okupos la flugilojn de la matenrugxo, CXu mi logxigxos sur la rando de la maro:

Isaiah 31:1

1 Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por sercxi helpon, kaj esperas je cxevaloj, kaj fidas cxarojn, cxar estas multe da ili, kaj rajdantojn, cxar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.

Isaiah 41:14

14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 43:1

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia.

Isaiah 59:13

13 Ni krimis kaj mensogis kontraux la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.

Isaiah 63:8

8 Kaj Li diris:Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li farigxis ilia Savanto.

Jeremiah 18:11-12

11 Kaj nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn. 12 Sed ili diras:Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj cxiu el ni agos laux la obstineco de sia malbona koro.

Jeremiah 42:20

20 Vi farigxis kulpaj kontraux viaj propraj animoj; cxar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante:Pregxu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.

Jeremiah 44:17-18

17 sed ni faros cxion laux la vortoj, kiuj eliras el nia busxo, ni incensos al la regxino de la cxielo, ni versxos al sxi versxoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj regxoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis. 18 Sed de tiu tempo, kiam ni cxesis incensi al la regxino de la cxielo kaj versxi al sxi versxoferojn, cxio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.

Lamentations 5:16

16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!

Ezekiel 16:23

23 Kaj post cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo)

Ezekiel 18:2

2 Kial vi uzas cxe vi en la lando de Izrael cxi tiun proverbon kaj diras:La patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agacigxis?

Ezekiel 18:25

25 Vi diros:Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do, ho domo de Izrael:CXu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne, via konduto estas ne gxusta.

Ezekiel 34:6

6 Erarvagas Miaj sxafoj sur cxiuj montoj kaj sur cxiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj sxafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin sercxas.

Hosea 7:1

1 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.

Hosea 7:3

3 Per sia malboneco ili gajigas la regxon kaj per siaj trompoj la princojn.

Hosea 9:12

12 Kaj se ili ecx edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; cxar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.

Hosea 9:17

17 Mia Dio ilin forpusxos, cxar ili ne auxskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.

Hosea 11:2

2 Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.

Hosea 11:12

12 Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.

Jonah 1:3

3 Sed Jona levigxis, por forkuri de antaux la Eternulo en Tarsxisxon; li iris en Jafon, trovis sxipon, forirontan al Tarsxisx, pagis pro la vojagxo, kaj eniris en gxin, por veturi kun ili al Tarsxisx, for de la Eternulo.

Jonah 1:10

10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? CXar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili.

Micah 6:4

4 Mi elkondukis ja vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin elacxetis, kaj Mi sendis antaux vin Moseon, Aaronon, kaj Mirjamon.

Malachi 3:13-15

13 Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi? 14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot? 15 Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.

Matthew 23:13-29

13 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi sxlosas la regnon de la cxielo kontraux la homoj; cxar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri. 14 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe pregxas; tial vi ricevos pli severan kondamnon. 15 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi cxirkauxiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia farigxis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem. 16 Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras:Se iu jxuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la oro de la sanktejo, tiu estas sxuldanto. 17 Vi malsagxaj kaj blindaj! cxar kio estas pli granda, la oro, aux la sanktejo, kiu sanktigas la oron? 18 Kaj:Se iu jxuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu jxuras per la ofero, kusxanta sur gxi, tiu estas sxuldanto. 19 Vi blinduloj! cxar kio estas pli granda, la ofero, aux la altaro, kiu sanktigas la oferon? 20 Tiu do, kiu jxuras per la altaro, jxuras per gxi, kaj per cxio, kusxanta sur gxi. 21 Kaj tiu, kiu jxuras per la sanktejo, jxuras per gxi, kaj per Tiu, kiu logxas en gxi. 22 Kaj tiu, kiu jxuras per la cxielo, jxuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur gxi. 23 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la legxo:jugxon kaj kompaton kaj fidon. Sed cxi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. 24 Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon. 25 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. 26 Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaux farigxu pura. 27 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere sxajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de cxia malpureco. 28 Tiel ankaux vi ekstere sxajnas justaj antaux homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco. 29 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:

1 Peter 1:18-19

18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;

1 John 1:10

10 Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.

Revelation 8:13

13 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis unu aglon, flugantan en meza cxielo, dirantan per granda vocxo:Ve! ve! ve al la logxantoj sur la tero, pro la ceteraj vocxoj trumpetaj de la tri angxeloj ankoraux trumpetontaj!

Exodus 32:6

6 Kaj ili levigxis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.

Judges 9:27

27 Kaj ili eliris sur la kampon kaj sxirkolektis siajn vinberojn kaj elpremis ilin kaj faris feston kaj iris en la domon de sia dio kaj mangxis kaj drinkis kaj malbenis Abimelehxon.

Job 35:9-10

9 Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj. 10 Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,

Psalms 78:34-37

34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion; 35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto. 36 Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li; 37 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

Isaiah 29:13

13 Kaj la Sinjoro diris:CXar cxi tiu popolo alproksimigxas per sia busxo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaux Mi estas nur lernita ordono de homoj:

Isaiah 52:5

5 kion do Mi nun cxi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? gxiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, cxiutage, Mia nomo estas insultata.

Isaiah 65:14

14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.

Jeremiah 3:10

10 Kaj malgraux cxio sxia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.

Hosea 3:1

1 Kaj la Eternulo diris al mi plue:Iru, kaj komencu amajxon kun virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.

Hosea 13:16

16 Samario suferos, cxar gxi ribelis kontraux sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.

Amos 2:8

8 Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

Amos 8:3

3 La kantoj de la palaco farigxos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur cxiu loko oni jxetos ilin silente.

Micah 2:11

11 Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.

Zechariah 7:5

5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi?

Romans 16:18

18 CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

Philippians 3:19

19 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn.

James 4:3

3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.

James 5:1

1 Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj.

2 Kings 13:5

5 (Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj logxis en siaj tendoj kiel antauxe.

2 Kings 13:23

23 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo.

2 Kings 14:25-27

25 Li restarigis la limojn de Izrael de HXamat gxis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-HXefer. 26 CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael. 27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.

Job 5:17

17 Felicxa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malsxatu;

Psalms 2:1

1 Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?

Psalms 62:3

3 GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?

Psalms 94:12

12 Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon,

Psalms 106:43-45

43 Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco. 44 Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon; 45 Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

Proverbs 3:11

11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

Jeremiah 17:9

9 Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?

Nahum 1:9

9 Kion vi pensas pri la Eternulo? Li faros la ekstermon, la malfelicxo ne bezonas veni duafoje.

Acts 4:25

25 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la busxo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?

Romans 1:21

21 cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis.

2 Corinthians 10:5

5 dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,

Hebrews 12:5

5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li;

Psalms 12:4

4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

Psalms 52:2

2 Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo gxi trancxas malicon.

Psalms 57:4

4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.

Psalms 73:9

9 Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

Psalms 78:37

37 CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

Psalms 78:57

57 Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;

Isaiah 3:8

8 CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

Jeremiah 18:18

18 Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.

Ezekiel 23:32

32 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.

Ezekiel 36:20

20 Kaj ili aligxis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili:CXu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?

Hosea 8:13-14

13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon. 14 Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.

Hosea 9:6

6 CXar vidu, ili forkuras de malfelicxo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie trovigxis iliaj amataj argxentajxoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.

Hosea 11:7

7 Mia popolo rigidigxis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni gxin vokas al la Plejaltulo, gxi ne levas sin.

Matthew 12:36

36 Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado.

Luke 8:13

13 Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj, auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon, kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.

Luke 11:24-26

24 Kiam la malpura spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon; kaj ne trovante gxin, diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. 25 Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj ornamita. 26 Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua.

James 3:5

5 Tiel ankaux la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandajxojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!

2 Peter 2:8

8 (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):

Revelation 13:5

5 kaj estis donita al gxi busxo, parolanta grandajxojn kaj blasfemajxojn; kaj estis donita al gxi auxtoritato agadi dum kvardek du monatoj.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.