Acts 21:27-31

Esperanto(i) 27 Kaj kiam la sep tagoj preskaux finigxis, la Judoj el Azio, vidinte lin en la templo, incitis la tutan homamason, kaj lin kaptis, 28 ekkriante:Izraelidoj, helpu:Jen estas la viro, kiu cxie instruadas cxiujn kontraux la popolo kaj la legxo kaj cxi tiu loko, kaj ankaux li kondukis Grekojn en la templon kaj profanis cxi tiun sanktan lokon. 29 CXar ili antauxe vidis kun li en la urbo la Efesanon Trofimo; kaj ili supozis, ke Pauxlo kondukis lin en la templon. 30 Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj. 31 Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.