Galatians 3:6-14

Esperanto(i) 6 Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham. 8 Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj. 9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham. 10 CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin. 11 Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido; 12 kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili. 13 Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo; 14 por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.